La 21a de julio, la solena malfermo de la 45a Konferenco de ILEI (la
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) brile sukcesis; ĝi estis
sendube la plej impona en la liga historio, kun la plej altrangaj
akceptantoj. Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la
300-kapan publikon – temis do pri komplete plena salono. Eĉ kun dulingva
prezentado, la tuta ceremonio restis ĝis unuminuta precizeco ene de la
planita unu horo. Legu pli: http://ilei.info/novaĵoj/Kunming1.php
Por vidi pliajn bildojn pri nia konferenco, rigardu la foto-albumon de nia
korea sekciestro, s-ro LEE Jung-kee: http://www.esperanto.co.kr
Stefan MacGill, Prezidanto, ILEI